id author title date pages extension mime words sentences flesch summary cache txt eo-wikipedia-org-9153 Amo - Vikipedio .html text/html 6033 952 74 Amo en ĝiaj diversaj formoj funkcias kiel grava faciliganto de interpersona rilatado kaj, pro ĝia centra psikologia graveco, estas unu el la plej oftaj temoj en la kreivaj artoj.[8] Psikologo Erich Fromm asertas en sia libro The Art of Loving ke ami estas ne simple sento sed ankaŭ estas agoj, kaj ke fakte, la "sento" de amo estas supraĵa en komparo al onia engaĝiĝo ami per serio de amaaj agoj laŭlonge de la tempo.[15] En tiu senco, Fromm tenas ke amo estas finfine ne sento entute, sed prefere estas engaĝiĝo ĝis, kaj krome, amaj agoj direkte al alia, al si mem, aŭ al multaj aliaj, dum daŭranta tempodaŭro.[15] Fromm ankaŭ priskribis amon kiel konscian elekton kiu de siaj fruaj stadioj eble originiĝis kiel kontraŭvola sento, sed kiu poste jam ne dependas de tiuj sentoj, sed prefere dependas nur de konscia engaĝiĝo.[15] Diligere ofte havas la nocion "esti korinklina," "estimi," kaj rare se ĝi estas uzata por romantika amo. ./cache/eo-wikipedia-org-9153.html ./txt/eo-wikipedia-org-9153.txt