Horacio - Vikipedio Horacio El Vikipedio, la libera enciklopedio Nuna versio (nereviziita) Salti al navigilo Salti al serĉilo Horacio Persona informo Naskiĝo en Venosa Morto en Romo Tombo Romo [#] Etno Romianoj [#] Lingvoj latina lingvo [#] Ŝtataneco Roma regno [#] Familio Patro nekonata valoro [#] Patrino nekonata valoro [#] Profesio Okupo poeto • verkisto • filozofo [#] Aktiva en Romo [#] Verkado Verkoj Ars Poetica [#] [#] Fonto: Vikidatumoj v • d • r Horacio aŭ pli ĝuste Quintus Horatius Flaccus (8-an de decembro 65- 27-an de novembro 8 a. Kr.), estas kun Vergilio unu el la plej gravaj poetoj de Romo dum la epoko de Aŭgusto, t.e. inter 43 a. Kr. kaj 14 p. Kr., de la morto de Cicerono ĝis la morto de Aŭgusto. En 35 a.Kr. aperis lia unua libro de Satiroj; la dua samtitola libro aperis en 30 a.Kr. La satiroj de Horacio neniel estas sarkasmaj, male - ofte mildegaj. La satirojn li verkis en heksametroj. Pli malpli samepoke li verkis sian libron Epodoj; tio estas kolekto plejparte en jamba formo. Lia famo ege kreskis, kiam en 23 a.K. aperis la unuaj tri libroj de Odoj. En tiu verko li klopodis por stile rivali la klasikajn Grekajn poetojn - kiel Sapfoa, Alkajo kaj Pindaro. En siaj odoj li aplikis preskaŭ ĉiujn jam ekzistantajn metrikojn. Neniam iu ajn Latina poeto tion faris! La temoj estas ĉefe amo, vino, festeno kaj la bonfaroj de, kaj bonfarto sub, la regado de Aŭgusto. La verkado de l' Odoj postulis pli malpli sep jarojn. Liaj Odoj estis ege laŭdataj tra la jarcentoj, sed preskaŭ neniu eĉ klopodis por iom imiti lin. Oni lin admiras, kaj tre ofte citas po unu aŭ du versojn, sed imiti... Specialan lokon inter la Odoj havas la Odoj III:1-6, kiujn ofte oni nomas la Romaj Odoj. En tiuj ses Odoj la poeto esprimas sian politikan kaj etikan esperon je la estonto de Romo. Multe pli poste li ankoraŭ aldonis kvaran libron da Odoj. En 20 kaj 13 a.Kr. aperis ambaŭ liaj libroj Epistoloj, leteroj en heksametra formo. Inter ili troviĝas unu el la plej influaj tekstojn, kiujn entute li verkis: la Epistolo al la Pizonoj, pli konata kiel lia Arto Poetika. En Esperanto aperis ...[redakti | redakti fonton] En El Parnaso de Popoloj de Antoni Grabowski - 1913 - aperis traduko de Odo III:30. En Tutmonda Sonoro de Kálmán Kalocsay - 1981 - aperis de li tradukoj je paĝoj 196-212. En Antologio Latina, volumo 2, de Gerrit Berveling - 1998 - aperis el ĉiuj liaj verkoj ekzemplaj eroj en la paĝoj 325-382. Ĉe tio la tradukinto ĉiam sekvis la originan metrikon. La Romaj Odoj aperis kiel memstara libreto ĉe VoKo kun dediĉo al s-ino Perla Martinelli - 1991, 24 p. Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton] Spaco Horace (france) La tuta originala verko de Horacio (latine) Mallonga biografio (germane) Horacio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Kategorio Horacio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Horacio en Vikifontaro (Universala biblioteko) Bibliotekoj PeEnEo: 123172 GND: 118553569 LCCN: no92010069 n79081354, no92010069 VIAF: 2130151778256418130004 100227522, 2130151778256418130004 ISNI: 0000 0001 2145 2178 LIBRIS: 189659 SUDOC: 026659166 BNF: 11886570b ULAN: 500404135 MBA: af616f1f-6242-4802-a1bf-8d3f0647083c NLA: 35206138 NDL: 00540086 BIBSYS: 90055203 NKC: jn20000603003 ICCU: IT\ICCU\CFIV\000246 BNE: XX891549 Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Horacio&oldid=6771849" Kategorioj: Mortintoj en Romo Naskiĝintoj en la 1-a jarcento a.K. Mortintoj en la 1-a jarcento a.K. Romiaj poetoj Latinlingvaj poetoj Latina literaturo Personoj cititaj en La Dia Komedio (Infero) GLAT-verkistoj Navigada menuo Personaj iloj Ne ensalutinta Diskuto Kontribuoj Krei konton Ensaluti Nomspacoj Artikolo Diskuto Variantoj Vidoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Pli Serĉi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Helpo Donaci Iloj Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Specialaj paĝoj Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Vikidatumoj‑ero Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikifontaro En aliaj lingvoj Afrikaans አማርኛ Aragonés العربية مصرى Asturianu تۆرکجه Башҡортса Žemaitėška Беларуская Беларуская (тарашкевіца)‎ Български Brezhoneg Bosanski Català Čeština Cymraeg Dansk Deutsch Zazaki Ελληνικά English Español Eesti Euskara فارسی Suomi Võro Français Furlan Gaeilge Galego עברית हिन्दी Fiji Hindi Hrvatski Magyar Հայերեն Interlingua Bahasa Indonesia Ido Íslenska Italiano 日本語 ქართული Қазақша 한국어 Kurdî Kernowek Latina Lingua Franca Nova Lietuvių Latviešu Malagasy Македонски മലയാളം Монгол मराठी Bahasa Melayu Nāhuatl Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Occitan ਪੰਜਾਬੀ Polski Piemontèis Português Română Tarandíne Русский Sardu Sicilianu Srpskohrvatski / српскохрватски Simple English Slovenčina Slovenščina Српски / srpski Seeltersk Svenska Kiswahili தமிழ் Tagalog Türkçe Татарча/tatarça Українська Oʻzbekcha/ўзбекча Tiếng Việt Volapük Walon Winaray 吴语 中文 粵語 Redakti ligilojn Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita je 08:40, 29 okt. 2019. La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. Regularo pri respekto de la privateco Pri Vikipedio Malgarantioj Poŝtelefona vido Programistoj Statistics Deklaro pri kuketoj